Ministro pri eksteraj aferoj

kunveno de la ministroj pri eksteraj rilatoj de la ŝtatoj de la grupo G8 dum la jaro 2007

La ministro pri eksteraj aferojministro pri eksteraj rilatoj estas membro de la registaro de suverena ŝtato. La posteno signifas la ĉefan respondecon pri la ekstera politiko de sia lando, do la politikaj rilatoj de la lando al aliaj suverenaj ŝtatoj kaj al internaciaj registaraj organizoj.

Krome la ministro pri eksteraj aferoj krom la ŝtatestro kaj (se ne temas pri la sama persono) la ĉefministro, do la gvidanto de la registaro, estas la plej alta reprezentanto de sia ŝtato. Koncerne al la internaciaj rilatoj de sia ŝtato la ministro ĝenerale konsideriĝas plene rajtigita agi nome de sia ŝtato.

La ministerio pri eksteraj aferoj de la koncerna ŝtato, kiun gvidas la ministro, interalie estas la supera instanco por la ambasadoj de la ŝtato en aliaj ŝtatoj, kaj la gvidantoj de la ambasadejoj, la ambasadoroj, do reprezentas sian landon kaj konkrete ankaŭ sian "ĉefon", la ministron pri eksteraj rilatoj, en la ŝtato en kiu troviĝas la ambasadejo (kaj foje ankaŭ en aliaj, najbaraj ŝtatoj, se tie ne troviĝas alia ambasado).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search